WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Ekleziasto 8
9 - Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
Select
1 - Kiu estas simila al saĝulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Saĝeco de homo lumigas lian vizaĝon, kaj la maldelikateco de lia vizaĝo ŝanĝiĝas.
2 - Mi diras: La reĝan ordonon plenumu, pro la ĵuro farita antaŭ Dio.
3 - Ne rapidu foriri de antaŭ li, kaj ne estu persistema en malbona afero; ĉar ĉion, kion li volos, li povos fari.
4 - Ĉar la vorto de reĝo estas potenca; kaj kiu povas diri al li: Kion vi faras?
5 - Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de saĝulo.
6 - Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio,
7 - ke li ne scias, kio estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos?
8 - Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.
9 - Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
10 - Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo.
11 - Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon.
12 - Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.
13 - Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.
14 - Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
15 - Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.
16 - Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis ĉiujn farojn de Dio:
17 - tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se eĉ saĝulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.
Ekleziasto 8:9
9 / 17
Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget