14
Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
15
Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.