11
Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj.
16
Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu.