WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Genezo 28
Genezo 28
28 / 50
1
Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
2
Leviĝu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.
3
Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
4
Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdeloĝado, kiun Dio donis al Abraham.
5
Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
6
Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
7
kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:
8
tiam Esav vidis, ke ne plaĉas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
9
Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.
10
Kaj Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran.
11
Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la ŝtonoj de tiu loko kaj metis ĝin sub sian kapon kaj kuŝiĝis en tiu loko.
12
Kaj li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon, kaj jen anĝeloj de Dio iras sur ĝi supren kaj malsupren.
13
Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
14
Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
15
Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
16
Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis.
17
Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo.
18
Kaj Jakob leviĝis frue matene, kaj prenis la ŝtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis ĝin kiel monumenton, kaj verŝis oleon sur ĝian supron.
19
Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis Luz.
20
Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi,
21
kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:
22
tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget