WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 36
Jeremia 36
36 / 52
1
En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:
2
Prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago.
3
Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
4
Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
5
Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ: Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;
6
iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.
7
Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.
8
Kaj Baruĥ, filo de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
9
En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.
10
Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.
11
Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo;
12
kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj.
13
Kaj Miĥaja raportis al ili ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la orelojn de la popolo.
14
Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili.
15
Kaj ili diris al li: Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili.
16
Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ la alia, kaj ili diris al Baruĥ: Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
17
Kaj ili demandis Baruĥon, dirante: Diru al ni, kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo?
18
Kaj Baruĥ respondis al ili: El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.
19
Kaj la eminentuloj diris al Baruĥ: Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.
20
Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn.
21
Tiam la reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo.
22
La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo.
23
Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto, kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.
24
Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn.
25
Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin.
26
Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.
27
Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia:
28
Prenu al vi denove alian skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo de Judujo.
29
Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante: Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn?
30
Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
31
kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis.
32
Kaj Jeremia prenis alian skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj vortoj.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget