WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeremia 44
Jeremia 44
44 / 52
1
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en Nof, kaj en la lando Patros:
2
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu loĝas en ili,
3
pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.
4
Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.
5
Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.
6
Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas.
7
Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi?
8
Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie loĝi, por ke vi ekstermiĝu kaj por ke vi fariĝu objekto de malbeno kaj de honto inter ĉiuj nacioj de la tero?
9
Ĉu vi forgesis la malbonaĵojn de viaj patroj kaj la malbonaĵojn de la reĝoj de Judujo, la malbonaĵojn de iliaj edzinoj, viajn malbonaĵojn, kaj la malbonaĵojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?
10
Ili ne humiliĝis ĝis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laŭ Mia instruo kaj laŭ Miaj leĝoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.
11
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin por malfeliĉo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
12
Kaj Mi prenos la restaĵon de la Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan, por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.
13
Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
14
Kaj neniu saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.
15
Tiam respondis al Jeremia ĉiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj ĉiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu loĝis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:
16
Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;
17
sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
18
Sed de tiu tempo, kiam ni ĉesis incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn, ĉio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
19
Kaj kiam ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn, ĉu sen la scio de niaj edzoj ni faras al ŝi kukojn kun ŝia bildo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn?
20
Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri ĉiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
21
Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.
22
Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindaĵojn, kiujn vi faris; tial via lando fariĝis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu loĝas en ĝi, kiel oni nun vidas.
23
Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj leĝoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.
24
Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!
25
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris: Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.
26
Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
27
Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.
28
Nur malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia.
29
Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono:
30
tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget