4
Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
7
Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
22
tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin.