WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 21
1 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Select
1 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 - Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
3 - Kaj diru al la lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.
4 - Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo.
5 - Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien.
6 - Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj.
7 - Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9 - Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;
10 - ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno?
11 - Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto.
12 - Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.
13 - Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14 - Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn.
15 - Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado!
16 - Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras.
17 - Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.
18 - Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
19 - Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon.
20 - Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
21 - Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
22 - Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon.
23 - Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
24 - Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
25 - Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj-
26 - tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos.
27 - Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.
28 - Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu;
29 - pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj.
30 - Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin.
31 - Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
32 - Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.
Jeĥezkel 21:1
1 / 32
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget