7
Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn.
22
Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon.
28
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu;