3
Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.
5
kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio-
28
Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn.
31
alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.
40
Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi.