2
Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?
8
Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis -
10
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.
27
Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.
30
Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.