3
tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
4
tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
23
Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
36
Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.