WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Jeĥezkel 40
Jeĥezkel 40
40 / 48
1
En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.
2
En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo.
3
Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego.
4
Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.
5
Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo ĉirkaŭe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte.
6
Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la larĝon de unu stango kaj sur la dua sojlo la larĝon de unu stango.
7
Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo, kaj inter la ĉambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaŭ unu stangon.
8
Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon.
9
En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur ĝiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruaĵo.
10
Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; ĉiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaŭ la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron.
11
Li mezuris la larĝon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; laŭlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.
12
La spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj, kaj la ĉambretoj havis po ses ulnoj sur ambaŭ flankoj.
13
Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu ĉambreto ĝis la tegmento de la dua ĉambreto, dudek kvin ulnojn laŭlarĝe; unu pordo estis kontraŭ la alia pordo.
14
Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego ĉirkaŭe.
15
Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.
16
Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj ĉambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, ĉirkaŭe de la pordego; tiel ankaŭ en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.
17
Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj estis sur la pavimo.
18
La pavimo estis flanke de la pordegoj; laŭlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.
19
Kaj li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.
20
Li mezuris ankaŭ la longon kaj la larĝon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.
21
Kaj da flankaj ĉambretoj estis ambaŭflanke po tri; kaj ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego: kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da larĝo.
22
Ĝiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep ŝtupoj oni leviĝadis sur ĝin; kaj antaŭ ĝi estis ĝia vestiblo.
23
Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego ĝis pordego cent ulnojn.
24
Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris ĝiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel ĉe la aliaj.
25
Kaj fenestrojn kaj vestiblojn ĉirkaŭe ĝi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la larĝo dudek kvin ulnoj.
26
Kaj por supreniri ĝi havis sep ŝtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaŭ ili, kaj palmornamojn ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.
27
Ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.
28
Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris ĉe la suda pordego la saman mezuron.
29
Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
30
Kaj la portikoj ĉirkaŭe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj.
31
Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
32
Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris ĉe la pordego la samajn mezurojn, kiel ĉe la aliaj.
33
Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
34
Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
35
Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.
36
Ĝi havis ĉambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
37
Kaj ĝiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
38
Estis ankaŭ ĉambro kun sia enirejo apud la kolonoj ĉe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.
39
En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.
40
Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaŭ du tabloj.
41
Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego: ok tabloj, sur kiuj oni buĉadis.
42
Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.
43
Kaj listeloj, havantaj la larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.
44
Ekstere de la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis turnita norden.
45
Kaj li diris al mi: Ĉi tiu ĉambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;
46
kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe la altaro: tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li.
47
Kaj li mezuris la korton: ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaŭ la domo.
48
Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko.
49
La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget