3
Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca.
4
Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.
11
Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.