13
Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
14
Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.