1
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.
2
Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.