28
Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni,
29
aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn;
33
por la panoj de propono, por la ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio.
34
Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.
37
Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.