6
Kaj li loĝos en tiu urbo, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo por juĝo, ĝis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.
8
Kaj transe de Jordan, oriente de Jeriĥo, ili donis: Becer, en la dezerto, sur la ebenaĵo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Baŝan, de la tribo de Manase.
9
Tiuj urboj estis destinitaj por ĉiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, por ke tien povu forkuri ĉiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovenĝanto, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo.