WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Josuo 21
Josuo 21
21 / 24
1
Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,
2
kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj.
3
Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.
4
Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
5
Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
6
Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
7
Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
8
Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
9
Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
10
Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- ĉar ilia estis la loto unua-
11
al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
12
Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.
13
Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
14
kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
15
kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
16
kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj.
17
Kaj de la tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
18
Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
19
La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
20
Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.
21
Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
22
kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
23
Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
24
Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
25
Kaj de la duontribo de Manase: Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
26
La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
27
Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn.
28
Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
29
Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
30
Kaj de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
31
Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
32
Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn.
33
La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
34
Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
35
Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
36
Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
37
Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn.
38
Kaj de la tribo de Gad: la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
39
Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn.
40
La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.
41
La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
42
Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj.
43
Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi.
44
Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
45
Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget