13
Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
16
tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.