3
kaj ordonu al ili, dirante: Prenu al vi de ĉi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du ŝtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos ĉi tiun nokton.
10
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
23
ĉar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis antaŭ ni, ĝis ni transiris;