Logo

Webible

Psalmaro 136

136 / 150
1

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco.

2

Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco.

3

Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco.

4

La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

5

Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

6

Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco;

7

Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

8

La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco;

9

La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;

10

Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

11

Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

12

Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;

13

Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

14

Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco;

15

Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;

16

Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco;

17

Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

18

Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco;

19

Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

20

Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco;

21

Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;

22

Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;

23

Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

24

Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;

25

Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.

26

Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.